[intelektuloj] |
Publikigita de Journal du dimanche de la 5-a de oktobro 1997. | français / Esperanto |
Nenia ni akceptos limigi gxin al la nura baloto de aliaj civitanoj, kiuj, de estintaj fervoraj kaj modestaj kandidatoj antauxe, tuj poste igxus , forgesemaj kaj malestimemaj politikistoj kaj legxofarantoj inspiritaj multe pli per kalkuloj diktataj de balotismo ol per respekto al principoj fondantaj nian konstitucion kaj do niajn legxojn.
Same, ni ne akceptas metamorfozigxi tiel rapide de sagxaj kaj sagacaj civitanoj kiaj ni estas, laux ili antauxe, al cxiuspecaj nerealismaj peticiistoj, kiel ili diras poste.
Tial, se necesus, kaj necesas, ekde hodiaux ni postulas rajton al inventaro.
Urgxo trudas. Ni komencu per la legxaro pri enmigrado kaj statuson de alilandano en Francio:
Tiu registaro promesis interkonsenton, dialogon, konsulton. Gxi do vere dialogu .
Estas en Francio multnombraj asocioj, iuj prestigxaj kaj historiplenaj kun nesuspektata modero, kaj aliaj, pli jxusaj, pli radikalaj, pli tumultemaj, kies opciojn ni povas ne dividi, sed kies terenaj kono kaj laboro estas nediskutindaj. Temas pri Ligo pri Homrajtoj, Cimade, Mrap, Gisti, Droit devant!, ktp.
Tiuj asocioj havas komision metodece kaj klarece analizi la elektojn, enhavojn de la legxoj, konsekvencojn de ilia aplikado. La dejxorantoj kaj aktivuloj de tiuj asocioj estas nek dangxeraj perturbantoj, nek salonbabilantoj, sed gardistoj de demokratio. Ili dedicxas siajn tempon kaj kompetetencojn serve al juro, bona juro, publika bono, civitaneco kaj konscias, multe pli ol multaj aliaj, kaj respektas suverenecon de Sxtato.
Ni, 17 civitanoj, sxuldas al tiuj reprezentantoj de demokratia spirito kiuj konsiderinde alportas altvalorajn informojn kaj klarigojn .
Tial;
Ni petas la registaron cxesi heziti kaj cxikani pri siaj propraj engagxigxoj, sercxi rabi tempon, t.e. perdi gxin kaj perdigi esperon, vivon al dekmiloj da sendokumentuloj, kies sorto dependas kiel antaux la vocxdonado, de arbitro de administracio.
Ni petas la registaron ne senzorge apliki la raporton Weil. Tiu-cxi iom antauxeniras, ni agnokas tion. Tio ne malhelpas nin amare bedauxri gxiajn mankojn, regresojn, limojn kaj gravajn etmensajxojn.
Ni petas la registaron konsideri, ke la jxusa opinio de konsulta nacia Komisiono pri homrajtoj cxe cxefministro igxu vera laborbazo
Kiagrade ni povus sekvi registaron, kiu volas kredigi al ni ke la vortoj neniel gravas?
Kie finas justeco? Kie komencas ruzo kaj mensongo?
Cxu ni ruinigos estontecon per malnoblaj regresoj, kiuj tamen kaj delonge pruvis sian senefikon bremsi ekstrem-dekstrularon por kiu cxiu ambiguo estas donaco?
Denun necesas senprokraste instrui profundan necesan. pedagogion. La eksterlandanoj ne minacas Francion. Ilia nombro delonge stagnas . La minaco estas imaga. Por gxin peli, urgxas restarigi la gastemon; kiu foririsel la animo de tro da Francoj.
Denove kaj plue ni petos, tiel longe kiel necesos, la registaron proponi justan, indan, humanan legxon , mallonge legxon pri enmigrado, kiuj ni finfine povos obei, legxon honorigantan Francion kaj certigas al Maldekstrularo sian diferencon kaj eble sian sxancon sukcesi.
Monique CHEMILLIER-GENDREAU, juristo
Patrice CHÉREAU, realigisto
Hélène CIXOUS, verkisto
Père Henri COINDÉ
Gérard FROMANGER, artisto pentristo
Francis JEANSON,verkisto, filozofo
Philippe LACOUE-LABARTHE, filozofo
Valérie LANG, aktoro
Ariane MNOUCHKINE, Sun-teatro
Stanislas NORDEY, regxisoro
Michel PICCOLI, aktoro
François TANGUY, Teatro de Radeau
Emmanuel TERRAY, antropologo
Amiralo Antoine SANGUINETTI
Laurent SCHWARTZ, Scienc-Akademio
Pierre VIDAL-NAQUET, historiisto